Flatpak estas disponebla ĉe la aprioraj deponejoj de ĉiuj aktuale subtenataj versioj de openSUSE Leap kaj openSUSE Tumbleweed.
Se vi preferas grafikan instaladon, vi povas instali Flatpak per «unu-alklaka instalilo» ĉe software.opensuse.org. Se via mastrumasistema versio ne troviĝas, unue alklaku Montri Flatpak sub la kategorio de nesubtenataj distribuoj, kaj poste elektu el la listo.
Alternative, instalu Flatpak per la terminalo uzante Zypper:
Flathub estas la plej bona loko por akiri Flatpak-programojn. Por ŝalti ĝin, rulu la jenon:
Por fini la instalon, restartigu vian sistemon. Nun vi pretas instali programojn!